Kastelo de Kamjanec-Podilskij | ||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Кам'янець-Подільська фортеця | ||||||||||||
![]() | ||||||||||||
| ||||||||||||
La Kastelo de Kamjanec-Podilskij estas fortikaĵo situanta en Ĥmelnickija provinco, Ukrainio.[1] La kastelo situas en la historia urbo Kamjanec-Podilskij, en la regiono Podolio de okcidenta Ukrainio. La kastelo kaj ĝia ĉirkaŭaĵo estas unu el la sep mirindaĵoj de Ukrainio.[2]
La kastelo estis konstruita sur duoninsulo skulptita per la kurba rivero Smotriĉ, formante naturan defendan sistemon por la kastelo kaj la kvartalo de la Malnova Urbo de Kamjanec-Podilskij; ponto super la rivero formas la nuran enirejon al la kastelo. La nomo de la kastelo devenas de la radiko Kamin, la slava vorto por ŝtono. Hodiaŭ, kune kun la malnova urbo, la kastelo estas en la listo de historiaj lokoj de la Sanktejo "Kamjanec", kreita por protekti arĥitekturon kaj kulturan heredon. Ĝi estas ankaŭ kandidato al Monda Heredaĵo de Unesko, nomumita en 1989 de reprezentantoj de Ukrainio.
Malgraŭ la multaj arĥitekturaj kaj inĝenieraj ŝanĝoj al la origina strukturo de la kastelo, la konstruaĵo de Kamjanec-Podilskij daŭre konsistigas koheran arĥitekturan dezajnon kaj estas unu el la malmultaj mezepokaj konstruaĵoj en Ukrainio kiu estas relative bone konservita. Ĝi estas la plej konata monumento en la urbo, kiu rolas kiel grava regiona kaj nacia turisma vidindaĵo.